La Centristoj (Francio)

La Centristoj
Les Centristes (LC)
partio
Lando  Francio
Parlamenta(j)
periodo(j)
14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko
Estro Hervé Morin (prezidanto)
Ĝenerala sekretario Philippe Vigier
Kasisto Charles de Courson
Fondiĝo La 29-an de majo 2007
16-a - 17-a de majo 2008 (fonda kongreso)
Ĉefa sidejo 84, rue de Grenelle, Parizo, 17-a arondismento
Koloro(j) blua kaj ruĝa
Ideologio Dekstre Centrisma
socialliberalismo
liberalismo
kristana demokratio
eŭropa federaciismo
Nacia Asembleo François Zocchetto (Centrisma Alianco (AC))
8 / 577
Senato Jean-Louis Borloo (Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
8 / 348
Eŭropaj deputitoj Joseph Daul (PPE)
1 / 74
Membroj 7 319 (februare 2012)[1]
Retejo www.le-nouveaucentre.org
vdr

La Centristoj (LC) (france "Les centristes") estas franca centra-dekstra partio. Ĝia orientiĝo estas liberala, humanisma kaj eŭropa.

La statutoj estis deponitaj komence kun la nomo Eŭropa Liberala Sociala Partio (france "Parti social libéral européen") de la malnovaj membroj de Unuiĝo por Franca Demokratio (UDF), kiuj malkonsentis kun la decido de François Bayrou kaj de la nacia konsilio de la 10-a de majo 2007 celanta krei la partion Demokrata Movado (MoDem) por postsekvi UDF, antaŭ ol rapide uzi la nomon "La Nova Centro" (france "Le Nouveau Centre"). La 11-an de decembro 2016, ĝi ŝanĝis sian nomon por "La Centristoj".

Sekve de la deputitaj balotoj de 2007, en kiu ĝi gajnis 17 deputitoj sub tiu standardo, ĝi disponis en la nacia Asembleo je parlamenta grupo ariganta 23 membrojn (kaj 2 alligitaj). En februaro 2012, la Nova Centro enhavis 7 319 aliĝintojn[1]. La Nova Centro estis inter la politikaj fortoj, kiuj origine fondis la partion Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) en septembro 2012, antaŭ ol forlasi la aliancon en 2017.

  1. 1,0 1,1 Noto : membroj kun voĉodonrajto, « Nova Centro : Hervé Morin gajnis prokraston », gazeto Le Figaro, la 25-an de februaro 2012.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search